Siculicidium

El Vikipedio, la libera enciklopedio
memorejo de 1905 pri la masakro de Siculeni el 1764

La vortoj Siculicidium (jen rumane, esperante: La mortigo de sikuloj/sekeloj) kaj Madéfalvi veszedelem (jen hungare, esperante: danĝero en Madéfalva) memorigas pri etna masakro en la 18-a jarcento en la regiono Transilvanio:

Historio[redakti | redakti fonton]

En vilaĝo Madéfalva, (nuntempe en Rumanio) la 7-an de januaro 1764 plurcento da sikuloj/sekeloj estis kanonpafade mortigitaj, ĉar ili rifuzis fariĝi landlimgardistoj. La starigon de la landlimgardistaro ordonis Maria Tereza, imperiestrino de Aŭstrio kaj reĝino de Hungario en aprilo de 1762. Dum la sekvaj duk semajnoj malgraŭ la protesto oni organizis la landlimgardistaron. Multe da sikuloj/sekeloj rifuĝis en Moldavion kaj de tie en Bukovinon.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapeŝto.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Balló István: A madéfalvi veszedelem története, 1906, 2013.
  • József Nyirő: Madéfalvi veszedelem, historiromano 1939.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.