Sodomiaj procesoj de Utreĥto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gravuraĵo montranta la nederlandan amasmurdon de sodomitoj. Publikigita en Amsterdamo en 1731.

La sodomiaj procesoj de Utreĥto estis granda serio de persekutoj de samseksemuloj inter 1730 kaj 1731 en la urbo Utreĥto. En tiu urbo okazis pli ol kvardek persekutoj.[1] Poste la ĉasado de "sodomitoj" disvastiĝis al la cetero de la Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj, kie pli ol 300 procesoj okazis, kiuj ofte finiĝis je mortpuno.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1730 kaj 1731 la aŭtoritatoj komencis esploron post plendoj de la pedelo de Dom. Kelkaj viroj, inkluzive Zacharias Wilsma, estis arestitaj kaj pridemanditaj. La konfesoj de unu el ĉi tiuj arestitoj montris, ke ankaŭ aliloke en la respubliko ekzistas retoj kaj kunvenebloj por sodomitoj. Sekve okazis ondo de sodomitopersekutoj. En Utreĥto oni kondamnis 18 suspektitojn al mortpuno kaj strangolis ilin. Kelkaj homoj en gravaj pozicioj, kiuj ŝajne jam eksciis, fuĝis antaŭ ol ili povus esti arestitaj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Noordam, D.J., Riskante relaties: vijf eeuwen homoseksualiteit in Nederland 1233-1733. Hilversum, Verloren, 1995. Ca. p. 229. ISBN 90-6550-513-x