Stratostrukturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la stratostrukturo respektive la strukturo de trafikareo oni distingas tri sferojn:

  • strata surkonstruaĵo
  • stratbazo (se ekzistas)
  • subgrundo.

Strata surkonstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La surkonstruaĵo ampleksas ĉiujn tavolojn, kiuj konstruteknike necesas por porti la trafikareon. Ordinare oni de la surkonstruaĵo vidas nur la kovrotavolon (asfalton, betonon, pavimon, platojn). Sed la tuta surkonstruaĵo konsistas el diversaj tavoloj de diversaj materialoj. La surkonstruaĵo de veturejo normale havas tutdikecon de 40 – 90 cm. Por irejoj kaj biciklejoj la tutdikeco ordinare mezuras 20 – 40 cm. La sinsekvo kaj dikeco de la unuopaj tavoloj de la surkonstruaĵo estas en Germanio regulita per "Direktivo por Normigo de la Surkonstruaĵo de trafikareoj, 2001" aŭ per normigoj de la lokaj oficejoj por subterkonstruado.

Stratbazo[redakti | redakti fonton]

Stratbazo nomiĝas la artefarita terkorpo inter surkonstruaĵo kaj subgrundo, kiu unuavice necesas por atingi la altnivelon de la strato (stratotaluso). Por la bazo validas la samaj postuloj pri portkapablo kiel por la subgrundo.

Subgrundo[redakti | redakti fonton]

La subgrundo estas la grundo aŭ roko subkuŝanta sub la surkonstruaĵo aŭ stratbazo. Al la subgrundo en la stratkonstruado ekzistas certaj postuloj koncerne la portkapablon. Ordinare atingendas deformiĝmodulo (Ev2-valoro) de minimume 45 MN/m2. Se tiu valoro ne estas atingita, oni povas plibonigi la portokapablon per grundanstataŭo, grundplisolidigo aŭ la enmeto de geokradoj kaj teksumaĵoj (angle: nonwovens, germane: Vliese).