Szvetiszláv Sasics

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Szvetiszláv Sasics
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1948 (1948-01-19) (76-jaraĝa)
en Sátoraljaújhely
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo modernpentatlonisto • universitata instruisto
vdr

Szvetiszláv Sasics [svetislAv ŝaŝiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sasics Szvetiszláv estis hungara moderna pentatlonisto, olimpiano, mondĉampiono, altlerneja instruisto.

Szvetiszláv Sasics[1][2] naskiĝis la 19-an de januaro 1948 en Sátoraljaújhely.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Szvetiszláv Sasics maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto. Li akiris trejnistan diplomon en 1977, pedagogian diplomon en 1981 en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Ekde 1980 li instruis akrobatikon, rajdadon kaj skermadon en Teatra kaj Filma Altlernejo. Li pensiuliĝis en 2008.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Szvetiszláv Sasics provis plurajn sportojn en Budapeŝto, poste li estis moderna pentatlonisto en diversaj ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono dufoje en 1976 kaj 1978 teame, dum li apartenis al la hungara nacia teamo ekde 1973. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1976 sen medalo, sed en mondĉampionumo li estis la unua en 1975 teame. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1980.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]