The Aristocats

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Aristokatoj
Oficiala afiŝo de la filmo (1970)
Oficiala afiŝo de la filmo (1970)
longa movbilda filmo
Originala titolo The Aristocats
Produktadlando Usono
Originala lingvo Angla
Kina aperdato 24-a de decembro 1970
Daŭro 78 minutoj
Ĝenro komedia aventuro
Buĝeto 4 milionoj de usonaj $
Reĝisoro(j) Wolfgang Reitherman
Produktisto(j) Wolfgang Reitherman • Winston Hibler
Scenaro Frank Thomas • Ken Anderson • Larry Clemmons • Vance Gerry • Eric Cleworth • Julius Svendsen • Ralph Wright
Filmita en Usono
Loko de rakonto Parizo
Muziko de George Bruns • Terry Gilkyson • Sherman Brothers • Floyd Huddleston • Al Rinker
Rolantoj sen valoro
Produktinta firmao Walt Disney Company
IMDb
vdr

The Aristocats (prononco laŭ sistemo IFA [ðə ˈæɹɪstɑːkæts], anglalingve por La Aristokatoj) estas usona muzika animacia filmo produktita de Walt Disney Productions kaj reĝisorita de Wolfgang Reitherman. La filmo estis premiere prezentita la 24-a de decembro 1970 en Usono, estante la 20-a animacia filmo ene de la kanono de animado de Disney.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La rakonto okazas en Parizo en la jaro 1910. La geherooj de tiu historio estas katino nomata "Dukino" kaj ŝiaj tri katidoj Maria, Berliozo kaj Tuluzo. Pri ili zorgas maljunulino tre riĉa (Sinjorino Adelaide de Bonnefamille), kiu vivas feliĉe kun siaj katoj en granda domo de riĉa kvartalo. La sola alia persono en la domo estas la ĉefservisto, Edgar, viro ŝajne fidela kaj laborema.

Nek Dukino nek ŝia mastrino suspektas ke la ĉefservisto provas mortigi la katojn, ĉar ili estas en antaŭa loko en la testamento de la maljunulino: post ŝia morto la katoj ricevos la heredaĵon. En la okazo ke mortas la katoj, la tuta riĉaĵo irus al la manoj de Edgar.

Iutage la ĉefservisto ilin forlasas fore de ilia hejmo, por ke ili ne povu trovi la vojon reen kaj tiel la maljunulino kredu, ke ili mortis. Sed ili sukcesas reveni al la domo kun la helpo de Tomaso O'Malley, kato antaŭurba (senhejma). O'Malley enamiĝas al Dukino, kaj pro tio decidas helpi ŝin, kvankam li prenas sur sin grandan riskon. Helpas kelkaj amikoj de la vagabondo, ĵazaj muzikistoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Ĉefparolantoj[redakti | redakti fonton]

en la origina, anglalingva versio

  • Phil Harris: Thomas "Abraham-De Lacey-Giuseppe-Casey" O'Malley
  • Eva Gabor: Duchess (Dukino, parola voĉo)
  • Robie Lester: Duchess (Dukino, kanta voĉo)
  • Sterling Holloway: Roquefort
  • Liz English: Marie
  • Dean Clark: Berlioz
  • Gary Dubin: Toulouse
  • Scatman Crothers: Scat Cat
  • Paul Winchell: Siama kato
  • Lord Tim Hudson: Angla kato
  • Vito Scotti: Itala kato
  • Thurl Ravenscroft: Rusa kato
  • Hermione Baddeley: "Madame" Adelaïde Bonnefamille
  • Roddy Maude-Roxby: Edgar, the butler (servisto) / Trunk Mover (kamionisto)
  • Charles Lane (aktoro)|Charles Lane: Georges Hautecour, the lawyer (advo-kato)
  • Nancy Kulp: Frou-Frou
  • Ruth Buzzi: Frou-Frou (kanta voĉo)
  • Pat Buttram: Napoleon
  • George Lindsey: Lafayette
  • Monica Evans: Abigail
  • Carole Shelley: Amelia
  • Bill Thompson: Uncle Waldo (Onklo Waldo)
  • Peter Renaday: Milkman (laktisto)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]