The Rescuers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Savistoj
Oficiala afiŝo de la filmo (1977)
Oficiala afiŝo de la filmo (1977)
longa movbilda filmo
Originala titolo The Rescuers
Produktadlando  Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 22-a de junio 1977
Daŭro 77 minutoj
Ĝenro komedia aventuro
Buĝeto 7,5 milionoj de dolaroj
Reĝisoro(j) Wolfgang Reitherman • John Lounsbery • Art Stevens
Produktisto(j) Wolfgang Reitherman
Scenaro Frank Thomas • Burny Mattinson • Dick Sebast • Ken Anderson • Larry Clemmons • Vance Gerry • David Michener • Fred Lucky • Ted Berman
Filmita en  Usono
Loko de rakonto Nov-JorkoLuiziano
Muziko de Artie Butler • Carol Connors • Ayn Robbins • Sammy Fain • Robert MacArthur Crawford
Ĉefrolantoj Bob Newhart, Éva Gábor, Jim Jordan, Geraldine Page, Joe Flynn, Bernard Fox, Robie Lester, Michelle Stacy, John McIntire, Jeanette Nolan, Pat Buttram, Jimmy MacDonald, Candy Candido, George Lindsey, Larry Clemmons, John Fiedler, Dub Taylor, Ruth Buzzi, Pinto Colvig kaj Bill McMillan
Produktinta firmao Walt Disney Company
IMDb
vdr
Orvil, la filma albatroso

The Rescuers (prononco laŭ sistemo IFA [ðə ɹˈɛskjuːɚz], anglalingve por La Savistoj) estas la 23-a animacia filmo produktita de Disney kaj publikigita en 1977. La filmo estas bazita sur samnoma libro de Margery Sharp. En 1990 la daŭrigo The Rescuers Down Under aperis.

Intrigo

La filmo temas pri socio de musoj, nomita Sukuro-helpa Socio, lokigita en Nov-Jorko en la kelo de la Unuiĝintaj Nacioj, kiu faras bonajn agojn en la reala mondo.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Du de ĉi tiuj musoj, nomita pordisto Bernardo kaj la eleganta delegitino de Hungario, f-ino Bianka prezentiĝas al la rekupero de Penni, knabina orfino kiu estis forrabita, kun la helpo de la komika albatroso Orvil kaj vario de bestoj loĝantoj de la marĉo en la insulo en kiu s-ino Meduza tenas la knabinon kaptita.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Ĉefrolantoj

  • Bob Newhart: Bernardo
  • Éva Gábor: f-ino Bianka
  • Geraldine Page: s-ino Meduza
  • Michelle Stacy: Penni
  • Joe Flynn: s-ro Snups
  • John McIntire : Rufus
  • James MacDonald: Evinrud
  • Jim Jordan: Orvil, la albatroso
  • Shelby Flint: solisto
  • Robie Lester: f-ino Bianca (kanto

Kantoj de la filmo

  • La Vojaĝo (The Journey) – solisto
  • Sukuro-helpa Socio (Rescue Aid Society) – La prezidanto, kunsidantaro, Bernardo, kaj f-ino Bianka
  • Morgaŭ estas alia tago (Tomorrow is Another Day) – solisto
  • Iu estas atendanta vin (Someone's Waiting For You) – solisto

Titolo de la filmo tra la mondo

  • Angla: The Rescuers
  • Araba: المنقذون
  • Ĉeĥa: Zachránci
  • Ĉina: 救難小英雄
  • Dana: Bernard og Bianca
  • Estona: Päästesalk
  • Finna: Pelastuspartio Bernard ja Bianca
  • Franca: Les Aventures de Bernard et Bianca [le‿z‿ɑvɑ̃tyʁ də bɛʁnaʁ e bjɑ̃ka]
  • Germana: Bernard und Bianca – Die Mäusepolizei
  • Greka: Μπερνάρ και Μπιάνκα: Κομμάντος της Σωτηρίας (Bernár ke Biánka: Kommándos tis Sotirías)
  • Hispana: Los Rescatadores (Hispanio), Bernardo y Bianca (Sud-Ameriko)
  • Hungara: A mentőcsapat
  • Itala: Le avventure di Bianca e Bernie
  • Japana: ビアンカの大冒険 (Bianka no dai Bōken)
  • Kartvela: მაშველები
  • Kataluna: Els rescatadors
  • Korea: 생쥐 구조대
  • Litova: Gelbėtojai
  • Nederlanda: De Reddertjes
  • Norvega: Bernard og Bianca
  • Pola: Bernard i Bianka
  • Rusa: Спасатели [Spasateli]
  • Svahila: Waokoaji
  • Sveda: Bernard och Bianca
  • Taja: หนูหริ่งหนูหรั่งผจญเพชรตาปีศาจ
  • Vjetnama: Nhân viên cứu hộ

Eksteraj ligiloj