UK 1979

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
UK 1979
Loko Lucerno,  Svislando
Ekde 28-a de julio 1979
Ĝis 4-a de aŭgusto 1979
← Antaŭa Sekva →
vdr

64-a UK 1979 estis la 1979-jara Universala Kongreso de Esperanto kiu okazis de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 1979 en Lucerno, Svislando. Ĉeestis 1635 partoprenantoj el 49 landoj.

En la kongreso la Komitato de UEA aprobis la novan Statuton de UEA, kiu (kun kelken ŝanĝoj akceptitaj en 2016) validas ĝis nun.

Personoj[redakti | redakti fonton]

Alta protektanto[redakti | redakti fonton]

Hans Hürlimann, federacia prezidanto de Svislando

Honora komitato[redakti | redakti fonton]

  • Prezidanto: D-ro Hans-Rudolf Meyer, nacia konsilisto, eksurbestro de Lucerno
  • Luigi Generali, prezidanto de la Nacia Konsilantaro
  • Josi J. Meier, nacia konsilisto
  • D-rino Emilie Lieberherr, membro de la Ŝtata Konsilantaro
  • D-ro Walter Gut, registara konsilisto
  • Felix Schnyder, ambasadoro, prezidanto de la svisa Unesko-komisiono
  • Anton Hänggi, episkopo de Bazelo en Soloturno
  • D-ro Werner Kämpfen, direktoro de la Svisa Nacia Turisma Oficejo
  • Dipl. inĝ. W. Grob, Rektoro de la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko
  • Helga Kohler, vicprezidanto de la Svisa Sindikata Unuiĝo

Kongresa prezidantaro[redakti | redakti fonton]

Loka Kongresa Komitato[redakti | redakti fonton]

  • Kurt Greutert (prezidanto)
  • Peter Dietschi (vicprezidanto)
  • Ernst Glättli (vicprezidanto)
  • Erna Döring
  • Heinrich Ringli
  • Lilly Schaerer
  • Johann Lutz
  • Gertrud Weigelt
  • Momĉilo-Moŝa Pavloviĉ
  • François Mottet
  • Martin Balsiger
  • Hans Hunkeler
  • Charles R. L. Power (KKS de UEA)

Kongresa temo[redakti | redakti fonton]

La kongresa temo estis "La lingva aspekto de internacia organiziĝo". Pri la temo prelegis interalie d-ro Robert Muller, asista ĝenerala sekretario de Unesko, en la franca lingvo; la aŭskultantoj disponis skriban tradukon en Esperanton.

Teatro[redakti | redakti fonton]

Bulgara Esperanto-Teatro prezentis la dramon "Amo" de Paul Géraldy.

Postkongreso[redakti | redakti fonton]

Postkongreso okazis de la 5-a de aŭgusto ĝis 11-a de aŭgusto en Interlaken borde de la lago de Thun (Svislando).

Filatelio[redakti | redakti fonton]

La Svisa ŝtato emisiis poŝtmarkon de 70 cendoj pri esperanto okaze de la kongreso .