Unikso-tempo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Unikso-tempo (angle Unix time), tiel nomata pro sia origino en Unikso, aŭ POSIX-tempo, reprezentas tempopunktojn laŭ la nombro da sekundoj pasintaj de la 1-a de januaro 1970, noktomezo laŭ UTC.

Ekzemple, la Unikso-tempo je la punkto, kiam tiu ĉi paĝo estis ŝarĝita, estas 1716353873, t.e. 1716353873 sekundoj pasis de la 1-a de januaro 1970.