Urbodomo de Pécsvárad
Urbodomo de Pécsvárad | |
---|---|
Situo | |
La urbodomo de Pécsvárad estas historia monumento, administrejo de la urbo.
Historio[redakti | redakti fonton]
La urbodomo videbla ankaŭ nun estis konstruita en 1857, ekde tiam ĝi estis kontinue vilaĝdomo, post la urbiĝo urbodomo. La arkitekto estis italdevena Ágoston Gianone. Pli frue la vilaĝdomo funkciis en la alia flanko de la placo. Ĝi estas nuntempa lernejo.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La unuetaĝa novgotika urbodomo situas ĉe placo laŭ laŭ trotuaro. La fasado estas perfekte simetria, meze funkcias la enireja pordo, tiu parto iomete reliefas. Super la enirejo en la unua etaĝo escepte duobla fenestro videblas. Ĉiuj fenestroj estas gotikecaj. Ĉe la anguloj same reliefas po unu rondaj bastionturoj.