Uzanto-Diskuto:Pangea

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Pangea!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi Ĉiuĵŭd(Diskuti) 04:19, 2 Jan. 2012 (UTC)

Pedofilia aktivismo[redakti fonton]

Bonan tagon, Pangea! Ni dankas por viaj kontribuoj al Vikipedio. Sed samtempe ni petas vin pli ofte uzi butonon Antaŭrigardo. Tio montros al vi, kiel aspektos la artikolo post viaj reguligoj, sed nenio registriĝas en historio de la artikolo eĉ ne en liston de lastaj ŝanĝoj. La paĝo de la lastaj ŝanĝoj estas por vikipediistoj tre grava, ĉar montriĝas en ĝi ĉiuj ŝanĝoj en Vikipedio. Dum ofta konservado de unu artikolo fare de unu persono la lastaj ŝanĝoj kaj la historio de artikolo senbezone tropleniĝas kaj fariĝas senrigardebla.

Kiam vi sentos, ke viaj reguligoj estas pretaj, enskribu en kampon Resumo koncizan priskribon de vi faritaj ŝanĝoj kaj konservu la ŝanĝojn. Per la konservo vi samtempe montrigas, ke pluajn ŝanĝojn en la plej proksimaj momentoj vi ne planas kaj ke aliaj vikipediistoj povas ekredakti la artikolon, korekti mistajpojn aŭ plenigi ĝin. Okaze de la ofta konservado minacas risko, ke okazos redaktokonflikto, do stato, kiam du vikipediistoj redaktas la saman artikolon samtempe. Dankon por la kompreno.


Mi enmetas ĉi tiun admono ĉar vi faris pli 90 ŝanĝojn. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 13:59, 3 Jan. 2012 (UTC)

Ĉiuĵŭd(Diskuti) 22:21, 3 Jan. 2012 (UTC)

Saluton, mi ne estas certa ke trouzo ekzistas, gramatike kaj en Esperanton.Ĉiuĵŭd Astroscienco 21:13, 18 Jan. 2012 (UTC)


Antaŭrigardi[redakti fonton]

Saluton, mi venis al via paĝo, por peti vin pli ofte uzi la butonon Antaŭrigardo, sed mi vidas, ke kolego Ĉiuĵaŭde jam faris tion. Do ankaŭ mi ĝentile petas tion. Dankon! PaulP@diskkont 03:37, 9 Mar. 2013 (UTC)

Graham Ovenden[redakti fonton]

Saluton, Pangea. Mi vidis, ke vi aranĝis la intervikiojn de Graham Ovenden laŭ la malnova sistemo. Sed ekde la 6-a de marto 2013 eblas uzi la novan sistemon per VP:VD. La ligiloj de la artikolo nun troviĝas sur la paĝo d:Q5593120, ĉar mi aranĝis tion. Mi rekomendas estonte uzi la novan manieron, ĉar tiam necesas aldono nur ĉe Vikidatumoj. Do, ne plu en ĉiu unuopa lingva versio. Se vi ankoraŭ havas demandon, demandu min aŭ sur la diskutopaĝo de la helpopaĝo. --Tlustulimu (diskuto) 09:22, 14 Maj. 2013 (UTC)

Malplenaj artikoloj[redakti fonton]

Kara, bonvolu dum kreado de artikolo meti en ĝin almenaŭ 3 plenajn frazojn. Ekzemple via artikolo Samseksemo kaj protestantismo jam duontagon enhavas nur kategorion, ĝi fakte estas tuj-forigenda laŭ Regularo pri tuja forigado. Se vi kreas malplenan artikolon klopodu ĝin plenigi dum maksimume unu horo, poste ĝi estos forigita. Dankon pro komprenemo. --KuboF (diskuto) 12:30, 22 Maj. 2013 (UTC)

Artikolo Pedofilia movado[redakti fonton]

Kara Pangea, laŭ via retiro de la artikolo mi prizorgis la reston: fermis la proponon kaj metis ĝin en la stokon de malakceptitaj. Kiam vi denove proponos la artikolon bv. kontroli uzadon de Ŝablono:PEA kiu estas preparita ankaŭ por dua propono de la sama artikolo. Krome, Esperanta Vikipedio uzas por notoj en artikolo la grupon "noto", ne "n.", detalojn vidu en Vikipedio:Notoj. Do bv. pro unueco uzi <ref group="noto">Teksto de noto</nowiki> Amike. --KuboF (diskuto) 10:57, 25 Maj. 2013 (UTC)

Premio Médicis[redakti fonton]

Saluton, Pangea. Mi ĵus vidis, ke vi alinomigis artikolon al Premio Médicis. Sed tio havis kromefikon, nome ke la intervikiaj ligiloj per Vikidatumoj ne plu funkciis. Mi ĵus korektis tion per redakto de la koncerna ero sur la paĝo d:Q58352. Por povi fari tiajn korektojn pli facile, mi uzas la jenajn aldonaĵojn:

  • Vikidatuma ligilo kreas sub la artikola titolo ligilon al la koncerna Vikidatuma ero, se ĝi ekzistas.
  • Vivanta horloĝo metas supre dekstre indikon de tempo laŭ UTC kun ligilo por refreŝigi la kaŝmemoron sur la servilo.

Ili troviĝas sur la paĝo preferoj. Anstataŭ la dua ankaŭ eblas nun uzi la aldonaĵon Purge.

Kutime povus fari tiajn korektojn de la intervikioj ĉe Vikidatumoj iuj robotoj. Sed mi havas la impreson, ke ili grandparte "preterdormas" la ĉitieajn ŝanĝojn. --Tlustulimu (diskuto) 15:45, 26 Maj. 2013 (UTC)

Alilingvaj ligiloj[redakti fonton]

Saluton. Mi konstatis, ke vi uzas la malnovan sistemon meti kelkajn ligilojn en la teksto por ke roboto faru la reston. Jam tio ne funkcias. Nova sistemo estas plej facila kaj rapida. Ekzemple mi vidis ĉe Jean-François Lyotard ligilon nur al la franca versio. Do, mi iris tien kaj vidis multajn ligilojn kaj sube fine Modifier les liens aŭ en la angla por Libération similan liston kaj sube Edit links, do klaku tie kaj aperos anglalingva paĝo kun simila listo de ligiloj, iru al la fino kaj vi vidos sub la lasta ligilo add klaku tie kaj aperos nova linio, se vi tajpas en unua kadro nur e jam aperos Esperanto; se ne aperas, tio signifas ke esperanto jam estas en la listo kaj vi ne rajtos aldoni ĝin denove. Poste en la dua kadro gluu la titolon kaj klaku ĉe save. Finita. Eble la unua foje estas iom peza, poste rapidiĝos.--kani (diskuto) 22:41, 26 Maj. 2013 (UTC)

Mi devis fari same por Outright Scotland kaj por Campaign for Homosexual Equality, ĉar vi ne faras kiel dirite. Krome estas facile meti almenaŭ tri frazojn.--Seminario (diskuto) 08:14, 27 Maj. 2013 (UTC)
Ĉiukaze se vi bezonas helpon por lerni la novan sistemon (mi bezonis) ne dubu kontakti min aŭ pli bone kun Kani, kiu estas sama persono en diferenca horaro, komputilo ktp. Mi penis iomete kaj poste jam scias: ekzemple oni devas forigi la iamajn ligilojn tajpitajn ene de la teksto aŭ estas aparta sistemo kiam ne estas ankoraŭ ligilo en iu alia lingvo krom la origina.--Seminario (diskuto) 11:19, 27 Maj. 2013 (UTC)

Forigo de paĝoj[redakti fonton]

Saluton, Pangea. Mi ĵus legis vian komenton en Vikipedio:Forigendaj artikoloj‎‎ ĉe "Samseksemo kaj protestantismo". Vi tie skribis, ke vi estus foriginda gin. Tio ne nur estas gramatike malĝusta, sed ankaŭ teknike ne eblas. Gramatike devus esti "estus foriginta". Kaj la teknika problemo de vi estas tute simpla, nome via uzantostatuso ne sufiĉas. Nur administrantoj povas forigi ion. --Tlustulimu (diskuto) 11:37, 27 Maj. 2013 (UTC)

Kara Pangea, se vi volas ion forigi vi havas du eblojn:
  1. se tiu paĝo plenumas la kriteriojn por tuja forigo, sufiĉas se vi enmetas la ŝablonon {{Forigu tuj}}
  2. aliokaze vi enmetu {{Forigu}} kaj aldonu novan peton al VP:FA.
Administrantoj estas ĉi tie por servi al komunumo ekz. per prizorgdo de tiaj petoj. Amike. --KuboF (diskuto) 12:36, 27 Maj. 2013 (UTC)
Saluton, Pangea. Se vi foje volas proponi forigon de ŝablonoj, la nomitaj kodoj devas stari inter <noinclude> kaj </noinclude>. Krome uzataj ŝablonoj ne estu malplenigataj. Alie estus fuŝoj en la artikoloj. --Tlustulimu (diskuto) 14:12, 27 Maj. 2013 (UTC)

Via uzantopaĝo Uzanto:Pangea[redakti fonton]

Mi vidas ke alia uzanto kreis vian uzantopaĝon kvazaŭ ĝi estus via diskuto. Se tio ne malplaĉas al vi tio ne estas problemo, sed se vi ŝatus mi povas ĝin forigi. --KuboF (diskuto) 12:39, 27 Maj. 2013 (UTC)

Hum, mi ne scias kial tiu uzanto kreis tiun paĝon. Tio ne speciale ĝenas al mi, sed mi opinias, ke la persona diskutpaĝo devas esti kreita nur de la propra uzanto, se tion li deziras. Ĝis nun mi ne sentis la neceson krei personan paĝon. Kvankam estontece mi eble tion faros, ĉar ne mi kreis ĝin, mi do preferas la forigon.--Pangea (diskuto) 13:04, 27 Maj. 2013 (UTC)
✔ Farite Krome, vi povas respondi en via diskuto se mi tien skribis al vi (tio estas skribita ankaŭ tute supre de mia diskuto). --KuboF (diskuto) 13:22, 27 Maj. 2013 (UTC)
Dankon.--Pangea (diskuto) 13:24, 27 Maj. 2013 (UTC)

Kreado de Portalo:Pedofilio/Citaĵo/07[redakti fonton]

Saluton, Pangea. Mi ĵus vidis, ke vi alinomigis Kreado de Portalo:Pedofilio/Citaĵo/2013-07 al Kreado de Portalo:Pedofilio/Citaĵo/07. Ĉu la nova titolo estas ĝusta? Mi pensas, ke ne. Krome mi ĵus trovis Portalo:Pedofilio/Citaĵo/07. Ĉu mi forigu la du malĝuste nomitajn paĝojn? --Tlustulimu (diskuto) 15:16, 3 Jul. 2013 (UTC)

Mi ĵus forigis Kreado de Portalo:Pedofilio/Citaĵo/2013-07. Ĉu vi certas, ke Kreado de Portalo:Pedofilio/Citaĵo/07 estas ĝusta titolo? Portalaj paĝoj ne estu en la artikola nomspaco, kiel ĝi. --Tlustulimu (diskuto) 15:33, 3 Jul. 2013 (UTC)
Mi nun forigis la duan malĝuste titoliton alidirektilon. Krom ĝia titolo ja ankaŭ la nomspaco estis malĝusta. --Tlustulimu (diskuto) 17:03, 3 Jul. 2013 (UTC)

Saluton. Vi uzis ĉe la bildo la vorton Tondo, pri kio temas? En Esperanto tondi ekzistas kaj mi ne komprenas kiel tondo povas rilati al tio, nome agado fortranĉi. --kani (diskuto) 18:11, 7 Jul. 2013 (UTC)

Jes, mi komprenas. Ne estas facile trovi fakajn vortojn, sed eble ili ekzistas en iu verko. Oni devas labori ĉe esperanta biblioteko, sed tio ne ĉiam eblas, ĉu ne? Foje oni povas uzi ilin, kiel vi proponas por tondo, ĉar vere ĝi estas sufiĉe internacia. Proponi tradukon kiel rondarto aŭ rondoverko eblus sed certe estus iom banala se tio neniam antaŭe estis uzata en Esperantio. Ciukaze eble indas fari jam la koncernan artikolon ĉar iu povus fari artikolon por Tondo kiel fortranĉo. Plej inda eblo estus enmeti artikolon Tondo (arto) kaj lasi liberan aliron al iu artikolo pri la baza radiko. Ĉiukaze vi uzas la radikon korekta neĝuste, ĉar ĝusta estas la celo. Korekta rilatas al korekti, kvankam multaj uzas ĝin malĝuste kaj tion oni devus korekti. Ĝis.--kani (diskuto) 18:38, 7 Jul. 2013 (UTC)

Alilingvajn ligilojn[redakti fonton]

Saluton. Mi enmetas la alilingvajn ligilojn en kelkaj el viaj lastaj artikoloj. Ĉu vi havas problemojn enmeti ilin aŭ nur forgesas fari ĝin? Se temas pri la unua, ne dubu peti helpon ĉu al mim ĉu al alia vikipediisto.--kani (diskuto) 22:38, 16 Jul. 2013 (UTC)

Fakte mi ne trovas ekvivalenton por Usona Asocio pri Psikologio. Ĉu ne estas anglalingva artikolo pri ĝi?--kani (diskuto) 22:53, 16 Jul. 2013 (UTC)
Solvite por tiu lasta.--kani (diskuto) 23:21, 16 Jul. 2013 (UTC)

Danĝera ikso kaj aliaj aferoj[redakti fonton]

Vidu ke se vi tajpas ikson post u oni atingas ĉapelitan literon, do kiam vi bezonas veran ikson post u kiel ĉe Xuxa vi devas tajpi duoblan ikson por ne ricevi ĉapelon kaj fuŝi la tuton. Mi jam korektis. Ĝis.--kani (diskuto) 12:25, 17 Jul. 2013 (UTC)

Jen alia detalo: por ke viaj artikoloj pri verkistoj ne estu tiom maldikaj, estus facile aldoni liston de verkoj (ĉiam el la origina versio: franca por Genet, hispana por Dragó ktp.). Tion mi jam faris por tiuj.--kani (diskuto) 12:35, 17 Jul. 2013 (UTC)
Jen kial nepre oni serĉu alilingvan ekvivalenton: vi aldonis artikolon 2Channel pri jam aperinta temo en artikolo 2ch eble kun ne tre taŭga titolo. Mi konvertis vian en alidirektilo.--kani (diskuto) 12:43, 17 Jul. 2013 (UTC)
Kaj denove mi konvertis vian Sayula en alidirektilo por jam ekzistinta Sayula (komunumo), ĉar kvankam vere estas kaj municipo (komunumo) kaj urbo, la aliaj lingvoj havas ununuran artikolon por ambaŭ tiom apudaj konceptoj.--kani (diskuto) 21:55, 17 Jul. 2013 (UTC)
Mi devas averti vin ke enmeti novajn artikolojn povas iĝi fikutimo. Al kelkaj tio okazas. Nun en mallonga artikolo Scorpions de ununura linio mi devis korekti KVAR vortojn.--kani (diskuto) 22:07, 17 Jul. 2013 (UTC)

Montranta[redakti fonton]

Mi kredas, ke montrantan kun akuzativo, sed mi ne certas. Tamen certe ne animao sed animeo. Laŭ mia memoro.--kani (diskuto) 23:28, 17 Jul. 2013 (UTC)

Mi metis noton al la diskutpaĝo de la nova artikolo pri la muzikgrupo "Scorpions", kaj kvankam mi nun en via persona diskutpaĝo vidas ke mi parte ripetas kion aliaj jam esprimis, mi petas vin legi kaj laŭeble atenti kion mi skribas, ĉar bonas labori en saman direkton. Persone mi naskiĝis en la sama jaro kiel la muzikgrupo, kreskis tutproksime de Hanovro kaj jam kiel infaneto konis iliajn kantojn - tial mi tute bonvenigas la novan artikolon pri la grupo. Mi nur dezirus al ĝi (kiel al ĉiu nova artikolo) certan enhavon kaj formon, ne esti tro haste kaj fuŝe farita amasproduktaĵo. Sincere,

Forigado de enhavo sed priskribi kialon[redakti fonton]

Pangea, bonvolu atenti provizi resumon de redakto ĉiam kiam vi forigas enhavon de artikolo, ĉar tio povas esti de multaj konsiderata kiel vandalismo (ekzemplo en Pedofilia movado). Forigo de enhavo ĉiam havu bonan kialon kaj la kialo estu priskribita. --KuboF (diskuto) 00:53, 22 Jul. 2013 (UTC)

Vidu diskuton[redakti fonton]

Mi observas, ke vi lastatempe multon verkadas pri malfacila temo. Mi deziras scii, kion vi ekzakte celas per tia verkado. Tial mi malfermis diskuton. Afable DidiWeidmann (diskuto) 13:04, 27 Dec. 2013 (UTC)

Pedofila movado[redakti fonton]

Mi forigis la kontribuon de la artikolo pedofila movado kiel artikolo de la semajno. Ĝi neniel plenumigas la kondiĉon de artikolo de la semajno, ĉar ĝi prezentas la pedofilan movadon kiel kvazaŭ honestas movado de luktanto kontraŭ diskrimancio. Tio fakte estas malakceptebla. Eĉ se ne estas punebla la esprimo de tia opinio, necesas klare emfazi, ke pedofilimso estas malsana konduto, nome agreso de plenkreskulo kontraŭ infano. Tio absolute ne tolereblas, ĉar la integreco de la infano estas supera valoro.DidiWeidmann (diskuto) 15:03, 28 Dec. 2013 (UTC)

Nuligo de redakto mia en pedifilia portalo[redakti fonton]

Kara vi malfaris redakton mian, kie mi aldonante la citaĵon el la Biblio pruvis, ke vi aktive disvastigis mensogon. Estas ja tute klare en Korintanoj 6.9 en la Biblio kaj Suro 24,2 en Korano ke tiuj Sanktaj Libroj kondamnas adultadon, al kiu aparte apartenas pedofilio. - La esperanta traduko en la biblio por "knabamo" kiel ĝi estas en la originala greka teksto estas "viruzaĉanto", tio eble estas disktuebla traduko, sed ne influas la fakton, ke la Biblio klare kondamnas pedofilion. Estas alia diskuto ĉu oni volas akcepti la aŭtoritaton de la Biblio, me persone ne kredas, ke ĝi estas verko de Dio sed por mi ĝi estas verko de homoj, kiuj mem havis siajn proprajn celojn. Sed pretendi, ke tiu Bibilio ne kondamnas pedofilion estas fakte misinformo kaj mi ja montris la tekston, do ĉiu povas mem informiĝi. Vi forviŝis fontindikon, tio estas malakceptebla. Por la ofendoj mi ne forbaros vin, sed se vi denove forviŝos fontindikon, kiun mi aldonas sed publika diskuto, tiam mi ne hezitos forbari vin - tio tiam ne estas afero de nia persona konflikto sed de malrespekto de la regularo!DidiWeidmann (diskuto) 13:04, 29 Dec. 2013 (UTC)

Mi intertempe informpetis ĉe Biblio-konanto Gerrit Berveling pri la signifo de "viruzaĉanto". Li diras, ke oni origine celas "knaboj, kiuj prostituas sin". Ili faris tion en la romia socio ne nur devige. Do ne temas pri pedofiliuloj, sed tute male pri iliaj viktimoj. PaulP@diskkont 18:55, 29 Dec. 2013 (UTC)

duona vero estas plena mensogo[redakti fonton]

Kara Pangea, por forigi ajnajn duboj jen simpla demando:

  • Ĉu vi iam intencis, nuntempe intencas aŭ iam intencos propagandi aŭ senkulpigi seksan misuzon de infanoj?
    • Bv. respondi ĉi tie: Jes aŭ ne?
Eble vi ne legis miajn lastajn mesaĝojn en Duskutejo. Mi algluas do ĉi tie kion mi jam diris tie plurfoje: "Kiel esprimite en la enkonduko mem de Portalo:Pedofilio, la celo de tiu ĉi portalo estas permesi facilan aliron al la ĉefaj artikoloj pritraktantan pedofilion de la antikveco ĝis nun kaj ĝian lokon en la socio, arto kaj kulturo. En ĝi vi trovos objektivan kaj utilan informojn pri pedofilio, kelkfoje malfacile troveblaj en aliaj lingvoj aŭ Vikipedioj. Se vi trovos ion, kion vi povas plibonigi (enhavon, gramatikon, formatadon...), ne hezitu fari tion. Tiu ĉi, kaj ne alia, estas la celo de Portalo:Pedofilio, kaj ĝi faras tion tute observante la bazajn regulojn de Vikipedio. En ĝi oni faras nek propagandon pri nenio, nek apologion pri nenio, nek gloras nenion, kiel demagogie, malbonintence kaj senbaze oni diris kaj/aŭ insinuis ĉi tie. Persone, mi rifuzas kaj kondamnas ĉian misuzon sur infanojn, kaj speciale la seksan misuzon de infanoj." Do, la respondo al via demando estas klara. Eĉ pli, mi ne limigas ĝin al simpla NE, sed plue, en plej klara kaj senambigua maniero, mi aldonas, ke mi rifuzas kaj kondamnas infanan seksan misuzon, mi neniam intencis, nuntempe intencas aŭ iam intencos propagandi aŭ senkulpigi seksan misuzon de infanoj, kaj eĉ pli, mi kondamnus iun ajn kiu propagandus aŭ senkulpigus infanan seksan misuzon. (NOTO: Mi estas Pangea, sed pro ia teknika kialo al mi ne aperas supre la butono por subskribi la mesaĝon, do mi devas afiŝi ĝin kune kun tiu ĉi noto. Se la butono denove aperas, mi revenos por ĝin subskribi).--Pangea (diskuto) 14:41, 2 Jan. 2014 (UTC)
Elkoran dankon por la klara respondo kaj la aldonaj klarigoj. Mi persone nek vidas kialon forigi la portalon nek forbari Vin pro verkado pri la temo. ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 16:39, 2 Jan. 2014 (UTC)


Mi trarigardis anglalingvan, franclingvan, germanlingvan, gerklingvan kaj lederlandlingvan Vikipedio pri la nombro da paĝoj kun ligoj al la paĝo pedofilio. Por komparo E-ingva Vikipedio. La nombro varias kaj me nianm aŭdis pri iaj plendoj.
Mi verkadas ekde 2008 ĉe reta librokatalogo LibraryThing. Mi mem listigas 19 mil librojn kaj uzas 200 mil etikedoj. Hodiaŭ mi unuafoje serĉis la etikedon pedophilia kaj trovis ankaŭ Pädophilie. Ambau baldaŭ (post semajno) estos kunigotaj. La unua etikedo (kune kun jam entenataj tradukoj) estas uzata 1245 foje de 635 uzantoj. Elstaras kolekto pri libroj rilate misuzon de infanoj (kolekto kun ĉirkaŭ 200 titoloj). Oni tuj ekvidos ke la nur malpli ol dek titoloj ricevis la etikedon ple ol dekfoje.
Mi treege bedaŭras ke la argumentado / diskuto forlasis la kutimajn normojn kaj transigis al ofendoj. Kio sekvos? Post ĉiu batalo restas nur malvenkintoj.
Atendante Vian respondon estime salutas Gangleri
‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 04:42, 2 Jan. 2014 (UTC)

Bv. klopodi interpaciĝi kun Didi! Amike Gangleri
‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 16:39, 2 Jan. 2014 (UTC)

Subskribo[redakti fonton]

Saluton Pangea! Mi vidis, ke al vi mankas ikono por subskribi. Porinforme, el teĥnika vidpunkto sufiĉas tajpi --~~~~ por aperigi sian subskribon. --Dominik (diskuto) 13:48, 2 Jan. 2014 (UTC)

Mi provis helpi al vi alinomante artikolon "Knabamanto" de "Knabvoluptemulo" al "Knabamoranto" - nu, videble mi eraris, sed alinomado nun estas bagatela afero kompare kun la cetero. Kion vi devas senprokraste demonstri, estas la misuzo de siaj rajtoj fare de Administranto, kiu degradis vian artikolon Pedofilia movado de "Leginda artikolo" al "Polurinda" - tio klare videblas en ties historio. Aliflanke, mi estas preskaŭ certa, ke vi volis proponi vian artikolon "ADLS" por la dua semajno de 2014. Ankaŭ tie intervenis la sama Administranto. Ŝajnas, ke hodiaŭ, multaj malkovras la ovon de Kolumbo. Vi povas facile montri, ke tiuj kiuj kritikas vin, neniam voĉdonis kontraŭ via artikolo kiam tio eblis. --Dominik (diskuto) 15:02, 2 Jan. 2014 (UTC)

Naskiĝoj de la monato[redakti fonton]

Saluton Pangea, ĉu vi bonvolas respondi al mia demando en https://eo.wikipedia.org/wiki/Portala_diskuto:Pedofilio#Naskiĝoj_de_la_monato ? Dankon! PaulP@diskkont 15:46, 2 Jan. 2014 (UTC)


Ĉu ni ne povas transiri al konstrua kunlaboro?[redakti fonton]

(Mi metas mian kontribuon el la diskutpaĝo ankoraŭ foje al via propra paĝo - mi deziras, ke ni povus al ni konstrui ponton por la bono de vikipedio kaj de esperanto!)

Kara Pangea, mi esperas, ke vi nun ne havas la impreson, ke tiu-ĉi mesaĝo estas hipokritaĵo. Mi volas aserti, ke en neniu momento mia intenco, kiam mi lanĉis la diskuton pri pedofilio kaj poste pri la baloto, estis misfamigi vin kiel persono. Mi ankaŭ volas emfazi, ke via verkado okazas en tre bona stilo kaj sur alta lingva nivelo kaj mi nature tre bedaŭrus, se ni perdus tiom kapablan kaj diligentan kunlaboranton, do mi ja esperas, ke vi pretas pripensi vian decidon. Dum lingve kaj stile viaj kontribuoj estis ĉiam altnivele, oni - almenaŭ laŭ mia persona juĝo - devas enhave en certaj kazoj konstati gravajn mankojn kaj erarojn. Ekezmple estas grave ke, se oni faras aserton "Ĉu sub rubriko vi scias, ke", tia aserto baziĝu sur pruvoj, nome ke estu menciitaj kontroleblaj kaj fidindaj fontoj. Tre kritikinda estas, kiam hipotezoj de certaj aŭtoroj, kiuj baziĝas sur pura spekulado, estas prezentitaj en vikipedio kiel faktoj aŭ pruvoj. Hipotezojn oni nepre devas prezenti kiel hipotezoj. Mia riproĉo al la portalo estis, ke ĝi donas en sia aktuala formo almenaŭ al mi la impreson, ke ĝi volas insinui, ke pedofilio estas io socie tolerebla. Ke tio estis via intenco, mi ne pretendas, sed mi kritikas la portalon en ĝia nuna formo, ne vian intencon, kiu laŭ via aserto estis alia. Mi esperas, ke tamen vi ankaŭ komprenas, kiam mi devis defendi min en la momento, kiam vi min komencis persone ataki - mi post iom da metidado miaflanke komprenas, ke vi sentis la atakon kontraŭ via verko kiel atako al via persono, ke tio estis via impreso, mi bedauras, mia kritiko celas la verkon ne la verkinton. Estintus tial dezirinda, se ni povus konduki la diskuton al tute alia nivelo kaj eventuale trovi solvon, kun kiu ĉiuj ankaŭ vi povus vivi: Estas fakto, ke portalo kun la nomo pedofilio jam per sia titolo insinuas eĉ tiam miskomprenojn, kiam ĝia celo estas tute neŭtrale paroli pri la problemo de pedofilio - tion vi eĉ mem agnoskas malrekte supre. Samtempe ja pedofilio ne estas temo izolita, sed ĝi estas ligita al aliaj gravaj temoj, kiel seksa misuzo, seksismo, seksa malegaleco, seksa subpremo, psikaj malsanoj, terapioj, krimleĝo ktp. Ni devas konsideri, ke fakte ni havas malmultajn aktivajn kunlaborantojn en vikipedio, tial do mia porpono estas kunigi tiujn temojn en unu pli ampleksa portalo kun titolo Sociaj Demandoj (titolo estas diskutenda). En tia portalo la tuta problemaro rilate al pedofilio povus trovi sian lokon. Tiam fakte mia konkreta propono fariĝus anstataŭ simple forigi ŝanĝi la nomon (tiam eĉ povas konserviĝi alidirektilo sub Portalo:Pedofilio, se oni samtempe faras alidirektilojn sub la aliaj subtemoj) en la enkonduko fariĝu videbla la pli vasta temaro - la rubriko "naskiĝoj de la monato" malaperu, ĉar ĝi estas, kiel vi mem asertis pura kaprico, kiu ne utilas al la portalo kaj rilate al la rubriko citaĵo, ĝi aŭ malaperu, aŭ ĝi ne enhavu unuflanke citaĵojn de homoj, kiuj defendas pedofilion - kaj entute citaĵoj de romanfiguroj ne aperu kiel citaĵo de la aŭtoro (tio alludas konkrete al la verko Lolita) - la granda avantaĝo de mia propono de alinomado kompare al konservo de la portalo en ĝia nuna formo estas ankaŭ, ke la pli vasta temo donas la ŝancon, ke pli da homoj kunlaboras, kaj per la alinomado ankaŭ konserviĝus la laboro, kiun vi jam faris! Do tio estas kvazaŭ propono al armistico. Pripensu - eble nia konflikto povas esti ankaŭ ŝanco, kaj el ĝia solvo estiĝas io bona, kiu antaŭenigas vikipedion kaj esperanton, kaj almenaŭ tion mi ja komprenas, ke tio estas nia komuna celo!DidiWeidmann (diskuto) 14:08, 4 Jan. 2014 (UTC)

Kiam vi ĉesos la redaktetojn sen resumo en pedofilaj artikoloj?[redakti fonton]

Ekde kiam Ĉiuĵŭd en 2012 kaj PaulP en Mar. 2013 petis al vi, kaj eĉ ekde kiam vi diris "Mi ĉesas kunlabori en Vikipedio pro la cenzuro reganta" je 3 Jan., oni ne povas vidi vian klopodon sekvi ilian peton, ke ne ripetu redaktetojn sen resumo kaj sen antaŭrigardo. Via agado estus kontraŭ vikipedia regulo, kvankam vi diris "mi tute respektas la regulojn de Vikipedio por redaktado de artikoloj" je 28 Dec.. Tio riskas vian kontribuon estontan pro bedaŭrinda forbaro. Do, mi konsilas, ke vi pensu pri Vikipaŭzo (alilingve) ĝis vi povos tute kompreni la preskribon de "antaŭrigardo". Poste mi atendos vian redakton ne kiel personan blogan redakton sed respektante la historion de koncernaj artikoloj en nia vikipedio.--Salatonbv (diskuto) 03:07, 13 Jan. 2014 (UTC)

Mi faras redaktetojn pro tio, ke mi konstante plibonigas la enhavojn de la artikoloj: gramatikon, ortografion, ĝisdatigojn ktp (kaj samtempe mi plibonigas mian Esperanton). Ĉu tio estas tiom grava? Ĉu estas grave multe prilabori artikolojn kaj revizii ilin konstante por atingi plejeble altan kvaliton? Mi konsideras kiel fakton, ke tiuj kiuj kontrolas miajn redaktojn vidas kaj scias, post pluraj jaroj da verkado, ke ili celas ĉiam plibonigi la artikolojn, ke ili ja ne estas vandalaj redaktoj, sekve permeseblaj. Mi parolis kun la homoj kiuj diris tion al mi kaj mi ne havis iun problemon kun ili. Jen ŝajne vi estas subite la plej ĝenata. Mi eĉ afiŝis antaŭ longe (kelkaj monatoj) iun mesaĝon en la Diskutejo en kiu mi klarigis, ke mi preskaŭ ne povas eviti fari multajn redaktojn pro la neceso fari multajn korektojn, kaj ke se al iu ĝenas tio, tiu nur devas diri al mi por ke mi ĉesu, kaj neniu diris nenion. Aliflanke, mi diris ke mi ĉesis krei artikolojn, sed ke mi ankoraŭ restos por korekti enhavojn, klopodi eviti cenzuradon kaj manipuladojn aŭ min defendi kontraŭ atakoj kaj mensogoj, pro tio mi ankoraŭ restas ĉi tie. Ĉu tio ankaŭ ĝenas al vi? Kaj aliflanke, en Vikipedio ne estas "pedofiliaj artikoloj", sed artikoloj pri pedofilio, kaj mi ne komprenas kial vi parolas nur pri tiuj artikoloj, anstataŭ ĝenerale. Mi ne scias se vi agas intence, sed ŝajnas ke vi verŝas oleon en la fajron. Ĉu vi volas eternigi la diskuton, nun pro iuj redaktetoj pri kiuj neniu plendis? Jam tri fojojn vi sugestis al mi Vikipaŭzon. Eble tio ja estas bona ideo, kaj ne dubu ke mi estas pripensanta tion.
P.S.: Post afiŝi tiun ĉi mesaĝon mi devis fari kelkajn redaktetojn por korekti kaj nuanci iajn partojn. Mi pardonpetas pro la ĝeno.--Pangea (diskuto) 07:00, 13 Jan. 2014 (UTC)
Dankon pro via respondo. "Ĉiam plenigu la resumon" laŭ Vikipedio:Resumo, kaj mi nur ne komprenis vian komenton "tute respektas la regulojn de Vikipedio". Tio estas kial mi demandis. Mi ne subite petas, sed la alia uzanto petis al vi antaŭ du jaroj. Mi signifis per "pedofiliaj artikoloj" koncernajn artikolojn de Portalo:Pedofilio, al kies forigpropono kontraŭis mi. Se oni ripetus redaktetojn, estus tro malfacile kontroli la procedon de plibonigo aŭ trovi gravan eraron en la Historio okupita de sola uzanta nomo sen resumo. Lia redakto ankaŭ aperas en "Kontribuoj", "Mia atentaro", "Malsamoj inter versioj", "Lastaj ŝanĝoj" kaj "IRC", kaj eterne restiĝi en "Historio". Mi pensas, ke unu redakto estas grava kaj respondecohavinda. Certe ĉiu homo eraras. Tamen, eksterordinara estas la historio de Pedofilia movado. Oni ankaŭ povus malplimultigi la redaktetojn ne nur per Antaŭrigarda butono sed skribante ekstere de retumilo sur tekstoredaktilo kiu povas savi tekston kaj estas malpli danĝera de perdo eĉ se la kondiĉo de la interreto estus malbona. Amike, --Salatonbv (diskuto) 09:44, 13 Jan. 2014 (UTC)
Mi aliĝas al la peto de Salatonbv. Mi ja same vin petis en Vikicitaro kaj mi tre ĝojas, ke tie vi malpliigis la nombron de etaj sinsekvaj redaktoj. Vere utilus, se vi same farus ankaŭ en Vikipedio. Ĉiuokaze, jam antaŭ kelka tempo estis diskutata instalo de skripto, kiu malpermesus al uzantoj konservi paĝon sen resumo. --KuboF (diskuto) 13:36, 13 Jan. 2014 (UTC)

Mi pardonpetas se miaj redaktetoj kaŭzis ĝenon al iu. Tia ne estis mia intenco. Ankaŭ ne malobservo de la reguloj de Vikipedio. Plej multaj el tiuj redaktetoj estis simple por korekti ortografiajn kaj gramatikajn erarojn, ne por fari gravajn enhavajn ŝanĝojn. Kiam mi faras gravajn ŝanĝojn en la enhavo (malofte) mi kutime (aŭ almenaŭ ofte) ja klopodas klarigas ilin en Resumo. Eble ja estus bona ideo instali skripton kiu malpermesus konservi paĝojn sen resumo.--Pangea (diskuto) 01:33, 14 Jan. 2014 (UTC)

Via volo ĉiam plibonigadi artikolojn estas laŭdinda. Sed ŝajnas ke vi korektas unu eraron kaj post 5 minutoj duan. Do, eble bonus, ke se vi trovos eraron antaŭ ol konservi korektitan version iom trarigardi ĉu ne estas plia eraro ;) Amike. --KuboF (diskuto) 13:59, 14 Jan. 2014 (UTC)

Restarigo de la portalo[redakti fonton]

Saluton. Laŭ peto de Uzanto:Goren mi restarigis Portalo:Pedofilio. Goren promesis kontribui al neŭtraligo de la enhavo, kio povas konduki al daŭropoveco de la portalo. Bonus se vi kunlaborus pri neŭtraligaj klopodoj. --KuboF (diskuto) 18:16, 21 Jan. 2014 (UTC)

Bonvolu koncizigi viajn mesaĝojn[redakti fonton]

Pangea, ĉu vi bonvolus dum diskutado klopodi koncizigi viajn mesaĝojn? Mi sincere diras, ke legado de longaj diskutkontribuaĵoj lacigas min (kaj ŝajne ne nur min). Ankaŭ Didi jam esprimis volon koncizigi siajn kontribuaĵojn. Mi esperas, ke tio plifaciligos komunikadon ĉi tie. (nure persona peto) --KuboF (diskuto) 03:44, 23 Jan. 2014 (UTC)

Denova peto por antaŭrigardo[redakti fonton]

Bonan tagon, Pangea! Ni dankas por viaj kontribuoj al Vikipedio. Sed samtempe ni petas vin pli ofte uzi butonon Antaŭrigardo. Tio montros al vi, kiel aspektos la artikolo post viaj reguligoj, sed nenio registriĝas en historio de la artikolo eĉ ne en liston de lastaj ŝanĝoj. La paĝo de la lastaj ŝanĝoj estas por vikipediistoj tre grava, ĉar montriĝas en ĝi ĉiuj ŝanĝoj en Vikipedio. Dum ofta konservado de unu artikolo fare de unu persono la lastaj ŝanĝoj kaj la historio de artikolo senbezone tropleniĝas kaj fariĝas senrigardebla.

Kiam vi sentos, ke viaj reguligoj estas pretaj, enskribu en kampon Resumo koncizan priskribon de vi faritaj ŝanĝoj kaj konservu la ŝanĝojn. Per la konservo vi samtempe montrigas, ke pluajn ŝanĝojn en la plej proksimaj momentoj vi ne planas kaj ke aliaj vikipediistoj povas ekredakti la artikolon, korekti mistajpojn aŭ plenigi ĝin. Okaze de la ofta konservado minacas risko, ke okazos redaktokonflikto, do stato, kiam du vikipediistoj redaktas la saman artikolon samtempe. Dankon por la kompreno.

--Salatonbv (diskuto) 06:46, 5 Okt. 2014 (UTC)

Antaŭrigardu bv[redakti fonton]

Bv antaŭrigardi redakteton por malmultigi viajn ripetajn redaktetojn ĉe pedofilia movado. Neniu artikolo en vikipedio apartenas al neniu vikipediisto (eĉ se vi komencis). Se vi skribus vian artikolon pri pedofiloj ĉe via propra hejmpaĝo, blogo, tvitero aŭ fejsbuko, neniu malhelpus vin per tia mesaĝo denove kaj denove. Dankon pro via kunlaboro.--Salatonbv (diskuto) 03:56, 28 Maj. 2015 (UTC)

Jes, mi komprenas vin. Vi pravas kaj vi povas esti certa, ke mi tute ne volas ĝeni iun per miaj ripetaj redaktoj nek embarasi la bonan funkciadon de Vikipedio kaj la laboron de siaj administrantoj. Mi ankaŭ ne uzas Vikipedion nek iun ajn artikolon kvazaŭ ili apartenus al mi. Sed bv. ankaŭ kompreni min: mi faras redaktetojn uzante antaŭrigardon (mi ofte ja uzas ĝin), mi pensas ke la laboro en tiu paĝo jam finiĝis, mi konservas la redakton kaj kelkajn minutojn poste mi malkovras novajn korektindajn partojn. Kion fari? Ĉu atendi ĝis morgaŭ? Ankaŭ multfoje okazas al mi, ke mi pasigas multan tempon reviziante iun artikolon kaj korektante erarojn, kaj post kiam mi volas konservi la ŝanĝojn aperas al mi mesaĝo, kiu diras, ke oni ne povas konservi la ŝanĝojn pro perdo de datumoj, kio estas tre ĝena. Nu, mi denove petas pardonon se mi ĝenis iun per miaj oftaj redaktoj, ĉar tio tute ne estas mia intenco, kaj denove klopodos malpliigi la oftecon de miaj redaktoj. Salutojn.--Pangea (diskuto) 04:20, 28 Maj. 2015 (UTC)--Pangea (diskuto) 04:20, 28 Maj. 2015 (UTC)
Se vi vere ne volas ĝeni la vikipedian komunumon, estas multaj manieroj por halti vian ĝenon. Uzu iun tekstoprilaborilon aŭ elpresi la paĝon. Bv ne fari malsaĝan demandon. Kion vi farus se vi trovus eraron post sendi vian monon al iu? Se vi ne montros la malsamecon al via sinteno, oni eble pensos, ke vi ripetas redaktojn intence por propagandi la movadon. Se vi misuzus la vikipedion kontraŭante la oficialan regulon, ni devus pripensi pluan traktadon.--Salatonbv (diskuto) 04:51, 28 Maj. 2015 (UTC)
Ha, mi pensis, ke vi alparolis al mi nur koncerne miajn oftajn redaktojn, sed ŝajne vi havis ankaŭ aliajn intencojn. Se la artikolo, kiun vi mencias temus pri la skolopendroj aŭ pri la esperanta ĉina movado eble neniu pensus, ke redakti ĝin estas "propagandi" ion (tio ja estus iom malsaĝa), sed ho ve! Nu, ne maltrankviliĝu, mi volas fari nur kelkajn lingvajn korektaĵojn kaj mi kredas, ke poste mi forlasos por ĉiam la esperantan Vikipedion, tiel do vi ĉiuj ne devos plu elteni miajn malsaĝajn kaj ĝenajn redaktojn nek mi plu legos certajn stultaĵojn.--Pangea (diskuto) 13:38, 28 Maj. 2015 (UTC)
Pangea faras vikipaŭzon pro personaj kialoj, kaj revenos al Vikipedio je la fino de ĉi tiu malaktiveca periodo.


Estas vere, ke nia komunumo estas tolerema kontraŭ artikoloj pri Esperanta movado, sed mi same petus vin malmultigi redaktojn. Oni povas ĝui fari problemojn por aliaj montrante fotojn de malagrablaj insektoj aŭ propagandi ĉinan naciismon per senlimaj korektetoj ĉe nura vikipedia artikolo. Pri la propagando de la movado, speciale oni povas atenti vin, ĉar vi kreis ĝian portalon, kies granda parto estis forigita pro la voĉdono (kvankam mi kontraŭis al la voĉdono). Mi respektas vian lingvan lertecon, do mi nur petas vin por malmultigi korektetojn.--Salatonbv (diskuto) 14:31, 28 Maj. 2015 (UTC)
Pangea, se via vikipaŭzo daŭrus « ĝis la homaro iĝos pli saĝa », eble ni neniam revidus vin... kaj tio estus bedaŭreginda !
Mi komencis legi viajn kontribuaĵojn antaŭ pli ol unu jaro, kaj mi tre ŝatis ilin. Vi ja faras gravan kaj necesan laboron pri la temoj, kiujn vi traktas. Plie, vi scipovas lerte skribi la lingvon, kaj vi okupiĝas ne nur pri la senco, sed ankaŭ pri detaloj (ĝusta interpunkcio, k.t.p.) — kio nuntempe estas pli kaj pli malofta.
Mi dezirus proponi al vi kunlaboradon en esperanta projekto, kiu certe interesos vin. Tie, neniu riproĉus al vi nek la temojn, nek la kvanton de viaj korektoj !
Tiucele, ĉu vi akceptus indiki (sur tiu ĉi paĝo aŭ sur mia diskutpaĝo) retadreson, eĉ provizoran, kien mi povus sendi al vi pli detalajn klarigojn ?
(Estas facile krei tute anoniman konton, ekzemple ĉe Safe-mail.net) --Paŝtisto (diskuto) 19:20, 30 Maj. 2015 (UTC)
Dankon, sed mi ne havas tempon kaj emon por okupuĝi pri aliaj projektoj. Ankaŭ ne pri Vikipedio. Mi ĝojas, ke vi ŝatas miajn kontribuaĵojn. Mi penis fari ĝin laŭeble plej bone.--Pangea (diskuto) 03:29, 31 Maj. 2015 (UTC)
Forigo
Saluton Pangea, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Gamliel Fishkin (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Atuono".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.