Vikipedia diskuto:Lando de la monato

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rezultoj[redakti fonton]

Ĉu ni iamaniere kolektu informojn pri la farita kadre de ĉi-projekto laboro aŭ ne gravas? Persone por mi ne multe gravas, gravas, ke mi ion faris, ne ke tio estas ie registrita krom la artikol-historioj. Tamen eble informo pri tio logus al la projekto novajn partoprenantojn. Slavik IVANOV

Mi ne bone komprenas ĉi tiun proponon.
Mi uzas la ŝablonon "Umita!" ( ) por montri ke io okazadas, kaj por helpi eviti tempan malŝparon al tiuj kiuj serĉas freŝan farendaĵon. Tio motive similas al nia kutimo en
Vikipedio:Listo de artikoloj kiuj estas en EN kaj forestas en EO/2007-04-01 provizi ĝisdatigitan ligilon trastrekinte la fontan.
Kio okazos kiam Lando de la Monato iĝos alia lando? Ni konservu la staton de la projekto, ĉu ne? Iam la nuna lando denove fariĝos aktuala.
Bill O'Ryan 16:54, 18. Jun 2007 (UTC)
Certe la marko Umita ne faras temon malpli interesa al iu, kiu interesiĝas pri ĝi. Krome ne eblas aldoni tian aŭ alian markon al la ŝablonoj. Mi neniukaze kritikas, nur pensas pri la bona maniero. Slavik IVANOV 10:10, 19. Jun 2007 (UTC)
Mi misgvide kuntekstigis miajn lastajn demandojn, kiun mi fakte (kaj nun evidente erare) konceptis kiel aparta temo. Se ni konservus la staton de la projekto, la signifo de "Umita" (kiu celas esti tempoŝparilo, neniel kiel ia indikilo ke la artikolo jam perfektas) rapide emos malaktualiĝi. La "Umita"-oj tre eble forviŝindos tempe de konservado. "Umita" ja estas informmalriĉa; ĝi vere koncize signifas nur: jam multe redaktiĝis dum la nuna projekto-periodo. Mi uzas ĝin nur kiam mi finas enplekti (la tutan) informon de la respektiva anglalingva artikolo. Eble alia simbolo pli konvenus por tio? Ĉu pli da informo estus utila? Afable, Bill O'Ryan 11:54, 19. Jun 2007 (UTC) p.s. Pri kiacelaj ŝablonoj vi parolas? -Bill
Mi kopiis la konceran paragrafon (la lingvoliston) al mia diskutpago. Eble pli bone se mi por la supra celo uzus la markon Umita anstataŭe tie? Kion vi opinias? Ĉu utilas avizi ĉi tie ke iu projektoparto (artikolo) jam egalas tiun de iu aŭ alia nacilingva artikolo?
Mi komencis uzi ŝablonon Umita sur mia propra diskutpaĝo, do persone ne plu bezonas ĝin ĉi tie. Se oni trovas ĝin utila ĉi tie, mi daŭrigu; se konfuza, mi forigu. Afable, Bill O'Ryan 07:52, 20. Jun 2007 (UTC)

Kunfandi la projekton "Lando de la monato" kun la projekto "kunlaboraĵo de la semajno"[redakti fonton]

En la sekcio Lando de la monato de la diskutejo mi faris la proponon kunfandi ĉi tiun projekton kun la projekto "kunlaboraĵo de la semajno". Por la kialoj kaj la detaloj vidu tie, kaj ankaŭ respondu tie al la propono. Marcos 14:57, 23. Sep 2008 (UTC)