Vila Nova de Poiares

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vila Nova de Poiares
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3350
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 281  (2011) [+]
Loĝdenso 87 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 13′ N, 8° 15′ U (mapo)40.216666666667-8.25Koordinatoj: 40° 13′ N, 8° 15′ U (mapo) [+]
Areo 84 km² (8 400 ha) [+]
Vila Nova de Poiares (Portugalio)
Vila Nova de Poiares (Portugalio)
DEC
Vila Nova de Poiares
Vila Nova de Poiares
Situo de Vila Nova de Poiares

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vila Nova de Poiares [+]
vdr

Vila Nova de Poiares estas portugala urbeto en la distrikto Koimbro, Centra regiono kaj subregiono Região de Coimbra, kun ĉirkaŭ 3 800 enloĝantoj. Ĝi estas je 22 km de Koimbro, distrikta ĉefurbo.

Vila Nova de Poiares estas sidejo de municipo Vila Nova de Poiares kun 84,45 km² kaj 7 281 enloĝantoj (2011), subdividita en kvar fregezioj. La municipo limas norde kun Penacova, oriente kun Arganil, sude kun Lousã, sudokcidente kun Miranda do Corvo kaj okcidente kun Koimbro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni trovis prahistoriajn restaĵojn, ekzemple ĉe la dolmeno, kaj de epokoj de romianoj kaj islamanoj. Ŝajne estas gastejo en la tempo de D. Sanĉo la 1-a, kaj ankaŭ diversaj religiaj konstruaĵoj apartenantaj al la Monaĥejoj de Lorvão, de Sankta Kruco kaj de la Universitato de Koimbro, kaj tial la urbo ne estis mezepoka municipo kaj estis sub la jurisdikcio de tiuj entoj.

La municipo naskiĝis en 1836, sed estis nuligita dufoje. Ĝi estis restarigita definitive la 13an de Januaro 1898, dato en kiu ankoraŭ nuntempe oni okazigas Municipan Feston.

Vila Nova de Poiares estis altigita al la kategorio de vila (urbeto) en 1905, sed ekonomie kaj socie restis stagne ĝis la Revolução dos Cravos. Nuntempe Poiares estas moderna municipo.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Freguesias de la municipo Vila Nova de Poiares.

Vila Nova de Poiares estas subdividita en la jenaj kvar fregezioj:

  • Arrifana
  • Lavegadas
  • Poiares (Santo André)
  • São Miguel de Poiares

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kapeloj de Nossa Senhora das Necessidades kaj de Santo António (São Miguel de Poiares)
  • Dolmeno de São Pedro Dias
  • Preĝejoj de Santa Maria da Arrifana, de São José das Lavegadas, de São Miguel de Poiares kaj de Vila Nova de Poiares
  • Monumento "O Cristo"
  • Urbodomo de Vila Nova de Poiares
  • Ponto de Mucela

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]