El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilhelmo la 3-a de Nederlando (Willem Alexander Paul Frederik Lodewijk , de Oranje-Nassau ) (19-an de februaro 1817 – 23-a de novembro 1890) estis ekde 1849 reĝo de Nederlando kaj grandduko de Luksemburgio ĝis sia morto. Lia unua edzino estis Sofia de Virtembergo , la dua princino Emma de Waldeck-Pyrmont . Li estis la patro de Vilhelmina de Nederlando kaj avo de Juliana de Nederlando . Li ankaŭ estis la praavo de la nuna reĝo de Nederlando Vilhelmo-Aleksandro .
Lia kromnomo estis 'Reĝo Gorilo'.
Kun lia morto finiĝis la persona unio inter Nederlando kaj Luksemburgo.
En Nederlando sekvis lin lia filino Vilhelmina. En Luksemburgo nur viroj tiam rajtis heredi la granddukecon, tial sekvis alia branĉo de la dinastio Nassau.
Genealogio de la Nasaŭa dinastio Gravaj regantoj el la Nasaŭa dinastio: princoj de Oranĝo, reĝ[in]oj kaj grandduk[in]oj; kun jaroj de regado.
Simboloj
“ ” = Princo de Oranĝo-Nasaŭo (reganta en Nasaŭo, sed "Princo de Oranĝo" nur laŭnome)