Vizito sur la Teron estas romano, originale esperantlingve verkita de István Nemere. La 168-paĝa libro eldoniĝis en Moskvo ĉe eldonejo Impeto en la jaro 2001.
La libro priskribas tri tagojn de kosma estaĵo sur nia planedo.
„ La plej atentokapta Esperanta romano, kiun mi iam legis. Malkoheraĵoj: kial la tiom potenca eksterteraĵo tiom malbone sin kaŝas? kial ĝi grave vundas du policanojn, sed ne aliajn malhelpantojn? ĉu oni ne denove persekutos Arvinon post la foriro de la raketo? ”