William Alfred Gething

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Alfred Gething
Persona informo
Naskiĝo 3-an de novembro 1896 (1896-11-03)
Morto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

William Alfred GETHING ("Wag"; naskita la 3-an de novembro 1896 en Luton) estis angla esperantisto kaj registara oficisto.

Li estis sekretario de Sud-Mezlanda Federacio de ĝia fondiĝo. De 1928 ĝis 1930 li preparis Esperanto-notojn por la laborista gazeto Daily Herald (laborista gazeto) kaj gvidis korespondan kurson (300 aliĝintoj) por ties legantoj. Li estis membro de la Loka Kongreso Komitato por la 22-a Universala Kongreso en 1930 en Oksfordo. De 1926 ĝis 1930 li estis ano de la Administra Komitato de Brita Esperanto-Asocio (BEA). En 1931 li estis honora sekretario de BEA. De 1949 ĝis 1955 li estis prezidanto de BEA; li prezidis la 34-an Universalan Kongreson en 1949 en Bournemouth. En la 1950-aj jaroj li krome estis prezidanto de Londona Esperanto-Klubo.[1]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Essential Esperanto 1960.
Citaĵo
 La mondkonata eksprezidanto de la Brita Esperanto-Asocio, malnova gvidanto de multaj kursoj kaj kompetenta lingvisto, W. A. GETHING, prezentas tiun belan lernolibron, en angla lingvo, por bone faciligi, al angloparolantoj, la lernadon de Esperanto. La tuta verketo estas sukcesiga perilo, kaj, tiuj kiuj ne estas angloj, sed povas kompreneti la lingvon de Shakespeare, povas eltiri duoblan profiton per studado de tiu trafa verketo, ĉar ili povas tre kontentige lerni Esperanton, kaj, samtempe, refreŝigi siajn forgeseblajn anglaĵojn. Kompreneblaj reguloj, abundaj ekzemploj, trafaj ekzercoj kaj, fine, duobla vortareto konsistigas la 128 paĝojn verkitaj n de Gething por la serio «The Foulsham pocket Dictionaries». Bele presita, alloge bindita. 8 ŝ., 6 d. 
— Bab Ilema. Boletín n120 (mar 1960)


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Konsilantaro de Eŭropo, en: Esperanto, n-ro 608–9, julio–aŭgusto 1956, paĝo 108.