William Gilbert (esperantisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la franca esperantisto kaj interlingvisto William Gilbert. Por aliaj signifoj vidu la artikolon William Gilbert (apartigilo).
William Gilbert
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1911 (1911-11-30)
en Bréhémont
Morto 20-an de oktobro 2006 (2006-10-20) (94-jaraĝa)
en Tours
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo esperantisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

William GILBERT (naskiĝis en 1912, mortis la 20-an de oktobro 2006 en Tours) estis franca esperantisto kaj interlingvisto.

Gilbert estis unue adepto de Okcidentalo kaj membro de ĝia senato. Li esperantistiĝis komence de la 1950-aj jaroj kaj tuj ekaktivis en la Esperanto-movado. En 1962 aperis lia verko Planlingvaj problemoj: Esperanto kaj naturalismo, eldonita de Stafeto. Gilbert estis longe ĝenerala sekretario, poste vicprezidanto de Mondpaca Esperantista Movado.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Planlingvaj problemoj

Citaĵo
 Por tiuj esperantistoj kiuj deziras havi bonajn argumentojn por defendi sian lingvon kontraŭ tiuj kiuj proponas Interlingue-n kiel la plej perfektan planlingvon, la kajero de Gilbert estas taŭga, kiel ringo por la fingro.

La aŭtoro estis elstara interlingvano dum dudek jaroj, allogata de la naturalismaj fundamentoj de Okcidental kaj de Interlingue [tiel]— ĝia sekvo—kaj de la scienca aspekto de ĝiaj proponoj. Sed, natura pripensado de la tuta afero kondukis lin, iom post iom, al la konsidero kaj posta alpreno de Esperanto, ĉar ĝi estas pli mondfundamenta, pli logika kaj pli regula. De tiam—dekjarojn pasis—fiestas sincere konvinkita de la absoluta supereco de Esperanto pri ĉiuj aspektoj.

La trafa antaŭparolo de W. J. A. MANDERS, la fama lingvisto, plivalorigas la enhavon de tiu stafetido, kies legado ĝojigas, allogas kaj konvinkas. 
— CIRANO. Boletín n135 (dec 1962)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Artikolo (kun foto) okaze de lia 75-jariĝo en la revuo Internacia Ĵurnalisto, 1987-3, p. III.
  • Nekrologo en la revuo Esperanto 2007, n-ro 3, p. 70.