Zdeněk Polák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zdeněk Polák
Persona informo
Naskiĝo 12-an de septembro 1934 (1934-09-12)
en Žamberk
Morto 1-an de decembro 2010 (2010-12-01) (76-jaraĝa)
en Lanškroun
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Zdeněk POLÁK (naskiĝis la 12-an de septembro 1934 en Žamberk - mortis la 1-an de decembro 2010 en Lanškroun) estis ĉeĥa esperantisto-fervojisto.

Li studis en gimnazio (1953), en trafika lernejo (1959) kaj telestudis en altlernejo (1968), laboris kiel edukisto de koreaj infanoj, poste kiel trajn-ekspedisto, faka instruisto de trafik-lernejo en Česká Třebová, kiel tradukisto.

Esperanton li komencis instrui jam kiel gimnaziano en 1950 en Lanškroun, plurfoje li instruis dum someraj kursoj en Esperanto-tendaro en SET Lančov. Kiel membro de IFEF li tradukadis artikolojn el Esperanto kaj en Esperanton en fervojistaj gazetoj, gvidis rapidan kurson por fervojistoj kaj aktivis en la terminara komisiono. En nove fondita ĈEA (1969) li laboris kiel vickomitatano.

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Kelke da rimarkoj pri energio-mastrumado en ĈSSR (SAEST 1982, České Budějovice)
  • Kelke da ekonomiaj rimarkoj pri la perspektivoj kaj problemoj en la etproduktado de nutraĵoj en Ĉeĥoslovakio (AEST 1984, Brno)
  • Skizo pri signalsistemo de ČSD, DR kaj PKP (AEST 1988, Strážnice)
  • Trafika faklernejsistemo en Ĉeĥa Respubliko (Fervojfakaj kajeroj, 3/1994)
  • Restrukturado de Ĉeĥa Fervojo (Fervojfakaj kajeroj, 4/1995)