André Ribot

El Vikipedio, la libera enciklopedio

André RIBOT (naskiĝis 1917 - mortis la 10-an de aprilo 1987 en Marmande, Francio) estis UEA-delegito, dumviva membro de UEA, prizorgis la entreprenon Esperantaj Francaj Eldonoj, danke al kiu aperis tiaj klasikaĵoj kiaj Fundamento de Esperanto (1963), Hamleto kaj Marta de Zamenhof, Sen Eliro de Sartre en la traduko de Roger Bernard, kaj Dictionnaire Français-Esperanto de Roger Léger kaj André Albault (1961). Li ankaŭ tradukis en Esperanton.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Ribot, André 1955 : L'Esperánto au service du Christ.
  • Mokindaj preciozulinoj, La, Molière, IEI, Hago, 1958, tradukis A. Ribot.[1]
  • Ribot, André 1960 : Précis Grammatical d'Espéranto, Editions Françaises d' Espéranto, Marmande, 60 p.
  • Ribot, André 1960 : Ni Parolu en Esperanto, 2-a eldono, Editions Françaises d' Espéranto, Marmande, 159 p.
  • Ribot, André 1961. Grezljono invltas vin — Grésillon vous invite. Editions Françaises d' Espéranto, Marmande.
  • Bernard, Roger & Ribot, André 1971: Falsaj Amikoj en Esperanto, Esperantaj Francaj Eldonoj, Marmande, 40 p.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri '' Grezljono invltas vin — Grésillon vous invite

Citaĵo
 Tiu dulingva, bele lustrita broŝuro, eldono de « Les Editions Françaises

d’Esperanto ». Rue Paul Vergnes II. Marmande: sciigas al ni en formo de rakonto, la organizon de la vivo kaj de kulturaj aranĝoj en tiu jam fama « Esperanto-Domo ». Kelkaj de niaj liganoj iris tien kaj revenis kun nur laŭdo pri ilia restado.

Nun ke vi ree ekperisas pri estontaj feriaj vojaĝoj, aĉetu la broŝuron ... kaj sciigu al la kastelanoj kiam vi venos ! 
— Belga esperantisto n371 (jan-apr 1961)

Pri L'Esperánto au service du Christ

Citaĵo
 Jen tre taŭga broŝuro en franca lingvo, kiu estos bonega propagandilo por disvastigi Esperanton inter la katolikoj. En ĝi troviĝas detale priskribitaj la rilatoj inter la lingvo internacia kaj la Katolika Eklezio, kun la favora opinio de la lastatempaj Papoj. Krome, oni montras la aplikon de Esperanto en la movadoj Pax Christi kaj por la unuiĝo de la Eklezioj. Ankaŭ oni mencias la literaturon katolikan eldonitan en Esperanto kaj la uzadon de nia lingvo en la liturgio, Internaciaj Eŭkaristiaj Mondkunvenoj, I. K. U. E. - Kongresoj, k. t. p. Aparta ĉapitro estas dediĉita al la Internacia Katolika Informejo, kiu per la esperantlingva bulteno «Vojo-Vero-Vivo» disvastigas la Katolikismon inter nekatolikoj. Resume, ĝi estas rekomendinda libreto, kiu meritas esti tradukota en aliaj naciaj lingvoj. 
— J. Juan Forné, Boletín n085 (jan 1956)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Jean Bacquer. La Kunprinclando Andoro, lasta feŭda ŝtato. Eld. Esperantaj Francaj Eldonoj, 1965(?)
Citaĵo
 La titolo de ĉi tiu ege interesa libreto povus veki ĉe la menso de la legonto imagojn pri tiu malluma Mezepoko kiun ni konas per historiaj, literaturaj kaj eĉ filmaj priskriboj. Sed, leginte la verkon de advokato Bacquer, fervora enamiĝinto de tiu paradiza perlo de la Pireneoj kaj studemulo de ties historio, kutimoj kaj institucioj, oni tuj konstatos ke tia «feŭdeco» estas fakte jura koncepto taksebla nur de la kompetentuloj pri politikaj sciencoj.

Andoro estas admirinda landeto, progreseme atinginta altan ŝtupon en la glore promesplena civilizacio de nia floranta Eŭropo nuntempa. Nur dufoje mi havis la ĝojegan plezuron viziti ĝin, kaj, kredu min, mi apenaŭ povus esprimi per vortoj la sinceran, kortuŝan emoción kiun mi sentis okaze de miaj restadoj tie. Ambaŭ fojojn venis al mia memoro kiom multe taksis kaj estimis la pirenean princlandon nia karmemora kaj noblanima samideano Luis Hernández, laŭ li manifestis al mi per entuziasmaj vortoj. Estas bedaŭro, ke tiom da miloj kaj miloj da turistoj vizitas la andorajn valojn kun la nura celo profiti la avantaĝojn kiujn la potenca komerco tie establiĝinta proponas al la aĉetantoj. Oni devas agnoski ke ĝuste tiu komerco estas unu el la plej agrablaj logaĵoj de Andoro, sed sendube la konsciaj andoranoj devas amare rigardi kiel tia homa lavango paradas tra la lando sen intereso pri la veraj trezoroj de tiu digna nacio: ties spirito, ties moroj, ties modelaj institucioj.

Tial la legado de la verko de Bacquer estas ege rekomendinda: instrua kaj plezuriga por tiuj, kiuj jam vizitis Andoron, kaj por ĉiuj kiuj sentas scivolemon pri ĝi. Apenaŭ oni povas trovi riproĉojn por la teksto de la bele prezentita libreto: sendube kelkaj etaj eraroj pri la ĝustaj katalunlingvaj nomoj de andoraj lokoj kaj institucioj ŝuldigas al la originalo franclingva kaj ne al la modela traduko de Ribot. 
— DARIO RODRIGUEZ

Referencoj[redakti | redakti fonton]