Dialekto, Dialektiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Dialekto,
Dialektiko
Dialekto, Dialektiko
Dialekto,
Dialektiko
Aŭtoro Delfí Dalmau
Eldonjaro 1956
Urbo Barcelono
Eldoninto Belpost
Paĝoj 88
vdr

Dialekto, Dialektiko, eldonita en 1956 de Eldonejo Belpost en Barcelono, estas esearo de Delfí Dalmau. Ĉiu artikolo estas sekvata de demandaro, tial la verko estas ege utila por memstudado.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Kolekto de multaj artikoloj aperintaj en diversaj gazetoj. La libro temas pri stilo kaj ideologio en Esperanto. Tre taŭga libro por supera kurso de nia lingvo. 
— Historio de Esperanto, tria volume, p. 1184
Citaĵo
 De tempo al tempo, en pluraj gazetoj, ankaŭ en Boletín , aperis interesaj artikoloj de la kataluna pioniro kaj akademiano, S-ro Delfi Dalmau, kiu tute kompetente kaj ankaŭ tute klare, bele, sprite kaj originale prezentis gravajn lingvistikajn temojn, en rekta rilato kun plej variaj aspektoj de kelkaj lingvaj problemoj kaj tiklaj demandoj, pri kiuj esperantistoj okaze — pli malpli ofte— diskutas.

Sciante la efemerecon de gazeta artikolo — eĉ plej sensacia — S-ro Dalmau havis la ideon re presigi kaj kompletigi la kolekton, kun oportunaj aldonoj, laŭ nova aranĝo en plaĉa libreto, kies interĉapitraj demandaroj, por legado kaj uzado en superaj kursoj, liveros ne nur agrablan instruon, sed trafajn klarigojn por lumigi ombrajn flankojn de apartaj konceptoj, ankoraŭ konfuze ekzistantaj eĉ inter verdstelanoj. Ho, la tikla vorteto dialekto... Cetere, malgraŭ mia antaŭa aserto, la aŭtoro, en komeneo de agrabla enkonduko, tre modeste diras: «Mi ne povas eviti, ke mia Esperanto respegulas mian spiriton aŭ personecon, kaj tial, ĝi diferencigas de via Esperanto, kiu projekcias vian spiriton, vian personecon», ĉar «Esperanto estas pli natura ol la esperantistoj mem kredas...» Krom tio pri natura kaj ke malutila dialektigo de ĉiu lingvo, ŝatata temo de la autoro estas la Pasiva Poliglotismo, kiel intersolvo antaŭ Ingenia solvo de Esperanto, kvankam tio alproksimigas lin al simila intelekta solvo — fakte empiria solvo! — kiun defendas profesoroj kaj filozofoj, malamikoj de Esperanto. La lingvo de la verketo, estas bela kaj flua, ĝenata nur de kelkaj preseraroj. La prezento, kiel jam dirite, kvankam simpla, estas agrabla kaj plaĉa. Persone, mi devas sincere kaj... iom honteme danki la mencion de mia nomo, apud aliaj de enlandaj samideanoj el tiuj, kiuj «pli nature, pli facile, pli korekte kaj pli elokvente parolas, paroladas aŭ verkas en Esperanto ol en sia hejma gepatra lingvo.» Nu...

La originalaj ideoj de S-ro Dalmau certe kompletigos antaŭe akiritajn sciojn pri lingvistikaj temoj, ĉiam frandaj por konscia esperantisto. 
— LUIS HERNANDEZ. Boletín n102 (jun 1957)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]