El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lutzmannsburg, hungare Locsmánd [loĉmAnd] estas malgranda komunumo en Aŭstrio . Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Oberpullendorf . Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 861 loĝantoj.
Lutzmannsburg inter ebenaĵo kaj montetoj, inter 2 rojoj , laŭ la hungara landlimo , fine de ĉefvojo el Oberpullendorf, laŭ la iama fervojo el Csepreg . Oberpullendorf troviĝas je 16 km -oj.
La unua mencio pri la setlejo devenis el 1156 en formo villa Luchlan , en 1171 havanta fortikaĵon . Ĝis fine de la 13-a jarcento ĝi estis departementejo de la samnoma departemento . En 1814 granda inundo okazis. En 1910 loĝis en Locsmánd 1321 da homoj , aŭstroj en majoritato, hungaroj en minoritato. Ĝis 1920 Locsmánd apartenis al Hungario , al Sopron (reĝa departemento) , al distrikto de Felsőpulya , poste al Aŭstrio (dume inter 1938 -1945 al Germanio ). Post la 2-a mondmilito en la hungara flanko ferkurteno funkciis ĝis 1989 . La limotrapasejo al Zsira malfunkciis depost 2007 , ĉar ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen .