Rechnitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rechnitz · Rohunac · Rohonc
la katolika kirko
la katolika kirko
la katolika kirko
Foira komunumo • komunumo de Aŭstrio

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato  Aŭstrio
Fed. lando Burgenlando
Distrikto Distrikto Oberwart
Poŝtkodo 7471
Aŭtokodo OW
Telefonkodo 03363
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 997  (2023) [+]
Loĝdenso 68 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 18′ N, 16° 26′ O (mapo)47.30694444444416.438333333333Koordinatoj: 47° 18′ N, 16° 26′ O (mapo) [+]
Alto 366 m [+]
Areo 43,8 km² (4 380 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Rechnitz · Rohunac · Rohonc (Burgenlando)
Rechnitz · Rohunac · Rohonc (Burgenlando)
DEC
Rechnitz · Rohunac · Rohonc
Rechnitz · Rohunac · Rohonc
Situo de Rechnitz · Rohunac · Rohonc
Rechnitz · Rohunac · Rohonc (Aŭstrio)
Rechnitz · Rohunac · Rohonc (Aŭstrio)
DEC
Rechnitz · Rohunac · Rohonc
Rechnitz · Rohunac · Rohonc
Situo de Rechnitz · Rohunac · Rohonc

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rechnitz [+]
vdr

Rechnitz [reĥnic], kroate Rohunac, hungare Rohonc, estas komunumo de Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Oberwart. Komence de la jaro 2023 en la komunumo vivis 2 997 loĝantoj sur areo de 43,8 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 68 loĝantoj/km². La loknomo signifas slave orehovica juglanda.

Situo[redakti | redakti fonton]

Rechnitz situas sur malebenaĵo, en valo de rojo Rohonc, laŭ ĉefvojo Szombathely-Friedberg, laŭ la hungara-aŭstra landlimo. Szombathely kaj Kőszeg estas proksime. Iam preteriris fervojo inter Szombathely-Aŭstrio, sed la hungaroj ĉesis la trafikon, en la aŭstra flanko parte estas nostalgia fervojo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko kaj ferepoko, baldaŭ romianoj el tiu loko kondukis la akvon al Sabaria. La hungaraj triboj okupis la Karpatan basenon en 895. Tiu regiono ne estis konvena por la nomadoj, sed ĝi estis grava limgarda zono. Dum la historio zono de tiu regiono ofte apartenis foje al Hungario, foje al Aŭstrio. La unua mencio pri la urbo devenis en formo Ruhoncz en 1259. En 1289 aŭstra princo okupis la komunumon, poste en 1291 ĝi rehungariĝis laŭ la paco en Hainburg. La komunumo ekde la 15-a jarcento havis la rangon kampurbo. En 1445-ben Frederiko la 3-a okupis ĝin, sed en 1478 hungara reĝo Matiaso reokupis. La turkoj faris senhoma la urbeton en 1532, poste kroatoj refondis ĝin. Pesto en 1553, incendio en 1644 okazis. En la 16-a j.c. urboparto orienta apartenis al familio Batthyány (batjAni), kiuj konstruis burgokastelon. Estis tie gastoj princo de Transilvanio Gabrielo Bethlen kaj militestro Eugeno Savoyai. La urbeto estis detruita en 1605 fare de Stefano Bocskay, en 1621 fare de Gabrielo Bethlen kaj en 1686 fare de aŭstroj-hungaroj.

la luterana kirko

En 1910 Rohonc havis 4137 da loĝantoj (3216 aŭstroj, 807 hungaroj). Ĝis 1921 la loĝloko apartenis al la Hungara reĝlando en la habsburga imperio Aŭstrio-Hungario, al la reĝa departemento Vas/Eisenstadt kaj al la distrikto Kőszeg/Güns. Post disiĝo de Aŭstrio-Hungario mallarĝa koridoro de Okcidenta Hungario aldoniĝis al la respubliko Aŭstrio. Post la 2-a mondmilito la hungaroj konstruigis Feran kurtenon, kiu ĉesis en 1989. Tie restis zono de netuŝita arbaro dum 40 jaroj. Ekde 2008 ankaŭ la lima kontrolado ĉesis, la trairado estas tute libera.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurbo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]