Peso da Régua

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peso da Régua
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5054
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 17 131  (2011) [+]
Loĝdenso 181 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 10′ N, 7° 47′ U (mapo)41.163176-7.789014 [+]
Areo 94,86 km² (9 486 ha) [+]
Horzono Okcidenteŭropa Tempo [+]
Peso da Régua (Portugalio)
Peso da Régua (Portugalio)
DEC
Peso da Régua
Peso da Régua
Situo de Peso da Régua

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Peso da Régua [+]
vdr

Peso da Régua estas portugala urbo kaj municipo en la Distrikto Vila Real, Norda regiono kaj subregiono Doŭro, kun ĉ. 8 905 loĝantoj (2021).

Ĝi estas sidejo de municipo Peso da Régua de 94,86 km² de areo kaj 14 553 loĝantoj (en 2021), subdividite en ok submunicipoj. La municipo limas norde kun Santa Marta de Penaguião kaj Vila Real, oriente kun Sabrosa, sude kun Lamego kaj Armamar (trans la rivero Douro, sudokcidente kun Mesão Frio kaj okcidente kun Baião.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo en Vila Seca de Poiares.

La homa loĝado de tiu teritorio, datas el prahistorio, multe antaŭ la romia okupado, kiel atestas kelkaj kastrumoj kaj arkeologiaj trovitaĵoj en kelkaj lokoj. Fine de la 3-a jarcento a.n.e. startis la romia koloniigo de la teritorio aktuale portugala (mejloŝtonoj). Poste, kaj ĝis la fondo de la reĝlando Portugalio, tiu teritorio estis sinsekve okupita de Suevoj, Visigotoj kaj islamanoj.

Meze de la 19-a jarcento la administraciaj reformoj faritaj en la municipa nivelo rezultis en la aktuala formo de la municipo. Tiun oni kreis en 1836 pere de disiĝo de Santa Marta de Penaguião, kaj la sidejo estis altigita al la statuso de urbo en 1985. La nomo Peso da Régua rezultis el kunigo de la nomoj de du loĝlokoj, el kiuj Peso estis la origina loĝloko el la riverbordo ĝis la supra parto de la urbo; Régua estis la malsupra parto de la aktuala urbo kaj laŭlonge de la riverbordoj de Douro, kaj ĝi kreskis je la alveno de fervojo. La ekzisto de tiu fervoja stacio (kaj komercejo de Portovino, simboligita per du grapoloj kaj vintransporta boato en la municipa blazono) famigis la nomon Régua, pro kio en popola parolmaniero Régua estas ofte la nomo de la loĝloko Peso da Régua, kiu fakte naskiĝis de la kunigo de la du iamaj loĝlokoj.

En la areo naskiĝis gravuloj kiel la kuracisto kaj verkisto João de Araújo Correia, Ferreirinha, Antão de Carvalho, Joaquim Manuel Magalhães, la pentristo Jaime Silva, José Correia Cardoso Monteiro inter aliaj.

Ĝi estas centro de la regiono kun marko Douro. Ĝi estas ankaŭ en la centra parto de la fervoja Linha do Douro, inter Porto kaj Pocinho.

La loĝantaro de Peso da Régua atingis pinton de pli ol 24 600 loĝantoj en la 1950-aj jaroj, sed poste okazis forta elmigrado kaj ĝi malaltiĝis ĝis nunaj pli ol 14 000.

Administracia ento[redakti | redakti fonton]

La municipo Peso da Régua estas dividita en 8 fregezioj:

  • Galafura e Covelinhas
  • Moura Morta e Vinhós
  • Peso da Régua e Godim
  • Poiares e Canelas
  • Fontelas
  • Loureiro
  • Sedielos
  • Vilarinho dos Freires

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Blazondomoj Solar dos Silveiras kaj Quinta do Covêlo, kaj mejloŝtono en Canelas
  • Nekropolo nomita Cemitério MouroFonte dos Mouros, preĝejo kaj mejloŝtonoj en Galafura
  • Mejloŝtonoj de Loureiro, de Peso da Régua, de Poiares, kaj de Vilarinho dos Freires
  • Blazondomo Solar da Família Vaz Osório, Kin-Teatro Reguense, Domo de la Companhia Velha, fervoja stacio de Peso da Régua
  • Muzeo de Douro

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Peso da Régua en la portugala Vikipedio.