Sabrosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sabrosa
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5060
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 361  (2011) [+]
Loĝdenso 41 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 16′ N, 7° 35′ U (mapo)41.265101944444-7.5750516666667Koordinatoj: 41° 16′ N, 7° 35′ U (mapo) [+]
Areo 157 km² (15 700 ha) [+]
Sabrosa (Portugalio)
Sabrosa (Portugalio)
DEC
Sabrosa
Sabrosa
Situo de Sabrosa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sabrosa [+]
vdr

Sabrosa estas portugala urbo en la sudo de la Distrikto Vila Real, en la regiono Trás-os-Montes (Nordo) kaj la intermunicipa komunumo Doŭro, kun ĉirkaŭ 1 200 loĝantoj.

Estas sidejo de municipo Sabrosa de 156,45 km² de areo kaj 7032 loĝantoj (en 2001), subdividite en 15 submunicipoj. La municipo limas norde kun la municipoj Vila Pouca de Aguiar, oriente kun Alijó, sudoriente kun São João da Pesqueira, sude kun Tabuaço kaj Armamar kaj okcidente kun Peso da Régua kaj Vila Real.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo ekekzistis en 1836 pro eliro de Vila Real. Spite la fakton esti municipo (concelho) el la 6a de novembro 1836, en la tuta teritorio de Sabrosa estas abundo de restaĵoj de okupado fare de diversaj popoloj kaj kulturoj, eĉ de prahistorio. Dum tiu periodo oni konstruis dekojn da mamoas, nome neolitikaj funebraj strukturoj, kiuj estis abunde identigitaj en la teritorio, kaj el kiuj elstaras la mamoa 1 de Madorras, en Serra da Padrela (Arcã), pro sia monumenteco kaj la kvalito de konservado.

Kastrumo de Sabrosa.

Ankaŭ la kastruma kulturo (Ferepoko) lasis restaĵojn ĉefe en formo de kastrumoj, kiel tiuj de Sanĉa aŭ Castelo dos Mouros, em Sabrosa kaj la kastrumo de S. Domingos de Provesende, en lokoj kun bona videbleco kaj bonaj naturaj defendejoj kiujn poste oni plifortigis pere de la konstruado de fosejoj kaj kelkaj linioj de muregoj. La Kastrumo de Sabrosa suferis krome procezon de romiigo, atestita per arkeologiaj trovitaĵoj el kiuj elstaras kelkaj moneroj kaj ŝtonskribaĵo dediĉita al Jupitero. En la municipo ekzistis krome luzitan-romian tombejon en la fregezio Provesende (Quinta da Relva), klasita kiel Heredaĵo de Publika Intereso, sed detruita en la 1950-aj jaroj por terenaranĝado por plantado de vitejo.

Plimulto de loĝlokoj de la concelho Sabrosa datas de la Mezepoko, kaj tial ili ricevis respektivajn forumojn komence de la Afonsa dinastio, kvankam iliaj originoj estas de antaŭ 1143 (Fondo de Portugalio), kiel estas la kazo de Provesende. De tiu periodo restas ankoraŭ kelkaj prakristanaj tomboj elĉizitaj en roko, proksime de jenaj lokoj: Arcã, Vilar de Celas, Paredes, Provesende kaj Donelo.

Statuo de Ferdinando Magelano.

En la 15-a jarcento, la dokumentaro rilata al heredaĵoj indikas la ekzistadon de nobelaj familioj, en kies kadro precize en Casa da Pereira, naskiĝis laŭ loka tradicio la navigisto Fernão de Magalhães, respondeculo pri la planoj kaj parta plenumo de la unua vojaĵo de ĉirkaŭnavigado de la Tero. Pri la vivmaniero de tiuj nobelaj familioj atestas la pluraj bienoj kaj blazondomoj disaj tra la tuta municipo, kaj preskaŭ en ĉiu loĝloko.

Ekonomian prosperon akiritan per vinproduktado kaj vinkomercado, plifortigis la povon kaj influon de tiu nobelaro, kio kondukis al abundigo de blazondomoj en la 18-a jarcento. Tiu ekonomi-socia plialtiĝo rilatis ĉefe al la kreado, en 1756, de la geografia nommarko Região Demarcada do Douro, kaj al la fondo de la Companhia Geral da Agricultura das Vinhas do Alto Douro fare de la Markizo de Pombal.

En Oktobro 2014, oni subskribis la ĝemeligon inter la urbo Puerto San Julián, en Argentino, kaj la urbo Sabrosa, rilate al la fakto, ke Magelano eble naskiĝis en Sabrosa kaj ĉe Puerto San Julián vintrumis trovonta la marpasejon de la nun nomita Magelana Markolo.[1]

La loĝantaro de Sabrosa atingis pinton de preskaŭ 14 000 loĝantoj en la 1950-aj jaroj, sed poste okazis forta elmigrado kaj ĝi malaltiĝis ĝis nunaj 5 000, tio estas, oni perdis multe pli ol duonon. Grava enspezofonto estas produktado de vino.

Administracia ento[redakti | redakti fonton]

Fregezioj de la municipo Sabrosa (el 2013).

La municipo Sabrosa havas la jenajn fregeziojn:

  • Celeirós
  • Covas do Douro
  • Gouvinhas
  • Paços
  • Parada do Pinhão
  • Provesende, Gouvães do Douro e São Cristóvão do Douro
  • Sabrosa
  • São Lourenço de Ribapinhão
  • São Martinho de Anta e Paradela de Guiães
  • Souto Maior
  • Torre do Pinhão
  • Vilarinho de São Romão

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Pilorioj de Gouvães do Douro, de Provesende
  • Romiaj mejloŝtonoj en Covas do Douro, Gouvães do Douro, Gouvinhas, Paradela de Guiães, Sabrosa, Vilarinho de São Romão
  • Quinta da Relva aŭ luzitan-romia tombejo en Provesende
  • Domegoj Casa da Calçada, Casa do Fundo de Vila, Casa dos Belezas en Provesende
  • Domo Casa da Pereira, kie ŝajne naskiĝis Fernão de Magalhães, kaj kastrumo de Sabrosa
  • Arkeologiejo Mamoa das Madorras en São Martinho de Antas

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Gleadell firmó hermanamiento con Sabrosa en Portugal». La Opinión Austral. 10a de Oktobro 2014. Arkivita el la originalo en la 22a de Decembro 2015. Alirita la 28an de Majo 2021.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sabrosa en la portugala Vikipedio.